Pli verda Hernusando

­ paŝoj por daŭripova, vigla kaj solidara komunumo Balotprogrameto 2014­2018 Miljöpariet (Verda Partio) de Hernusando

✮ KLIMATO Klimatŝanĝoj estas ebla la plej granda defio de nia epoko. Ni devas agi forte nun, loke, nacie kaj tutmonde, por klimatsekurigi la socion por ontaj generacioj. Ni devas evoluigi novajn teĥnikojn, novajn morojn kaj realigi ĝeneralan medioamikan gvidsistemon. Ni volas evoluigi Hernusandon al eĉ pli aktiva klimat-komunumo per:

  • Prioritati duoblatrakan fervojon de Hernusando suden, kun tuja ekkonstruado Hernusando-Sundsvalo
  • Oferti allogan, atingeblan publikan transportsistemon - senkoste por junuloj ĝis 20 jarojn aĝaj
  • Konstrui ligitajn biciklovojojn kaj sekurajn piedirejojn
  • Labori por daŭropovaj gvidlinoj por vojaĝoj kaj interna klimatfonduso en la komunmo
  • Evoluigi biogason de niaj manĝaĵrestaĵoj kaj atingi centrprocentan cirkuladon de niaj rubaĵoj
  • Subteni lokan kultivadon, urbajn ĝardenarojn kaj la planojn pri cirkul-forcejo
  • Persiste labori por daŭropova sociplanado, kaj en la urbo kaj en lakamparo

 ✮ EDUKADO La Hernusanda identeco kiel lerneja urbo bezonas esti restarigita kaj evoluigata. La lernejo estu sopirata loko. Lernantoj ricevu tempon kun siaj instruistoj. Instruistoj havu pli altan rangon kaj malpli da burokrataj taskoj. Ni volas evoluigi Hernusandajn lernejajn mediojn per:

  • Fokusi je nova Universitata Tereno de Hernusando kaj pligrandigita praktika altlernejo
  • Labori por pli altaj salajroj kaj malpli da papera laboro por instruistoj
  • Certigi malpli grandajn infangrupojn en infanvartejoj
  • Fokusi je pli da pedagogoj en la klasoĉambro kaj diverseco de profesioj en lernejoj
  • Ĉiuj lernejoj laboru pri medio kaj genra egaleco
  • Ekkrei senvenenajn infanvartejojn kaj ekologian lernejan manĝon
  • Oferti senkostan kulturan kaj muzikan lernadon.

 ✮ VERDAJ LABOROJ La transiro al daŭropova socio postulas grandajn investojn. Ĝi kreus multe da novaj laboroj loke kaj en privataj firmaoj kaj en la publika sektoro. Memkompreneble estu kunlaborado inter privataj entreprenoj kaj la komunumo.Ni volas profiligi Hernusandon kiel kreivan entreprenejon kaj centron de daŭripova evoluo per:

  • Ellabori entreprenaran strategion por ekonomie, socie kaj ekologie daŭropova evoluo
  • Plifaciligi lokan aĉetumadon kun ekologia kaj sociala prizorgo
  • Ekigi servogarantiojn kaj pli da ciferecaj servoj por firmaoj
  • Plifaciligi la kondiĉojn por sociaj entreprenoj kaj kooperativoj
  • Investi en infrastukturon kaj energiteĥniko kiel sunelektriloj kaj biogaso
  • Fokusi je daŭropova turismo, pli da kulturaj laboroj kaj inventoj
  • Duonigi junulan senlaboradon kaj fokusi je edukado kaj
  • Strebi al ekigo de novaj ŝtataj branĉoj en Hernusando

 ✮ BONAJ VIVMEDIOJ Proksimeco al la akvo kaj naturo, kulturaj okazaĵoj kaj la vasta asocia vivo faras Hernusandon mirinda loĝloko. Daŭripova socio postulas la eblon de engaĝiĝo kaj kunkreado alportante sekurecon por ĉiuj kiuj volas loĝi ĉi tie.Ni volas evoluigi Hernusandon kiel atraktivan loĝmedion por kaj junuloj kaj maljunuloj per:

  • Fokusi je esti krea kulturkomunumo kaj regiona kulturcentro
  • Evoluigi la urbocentron kiel viglan medion kun apudakvaj promenadejoj, atingeblaj renkontiĝejoj, ludoj kaj loka komerco
  • Daŭrigi allogajn kaj atingeblajn naturareojn, interalie per krei Sanigan Padon kaj fokusi je la urbomonto Vårdkasen kaj la marbanejo Smitingen
  • Evoluigi la lernejajn kortojn kaj la parkojn, krei pli da ejoj por spontaneaj aktivadoj kaj subteni la asociojn.
  • Labori por sekureco kaj genra egaleco en publikaj spacoj
  • Strebi al daŭripova domokonstruado

✮ SOLIDARECO Hernusando havas radikojn en la tuta mondo. Ĉiu homo estas unika kaj havu ŝancon krei sencohavan vivon. Ĉiuj havu tiun eblon sendepende de sekso, origino aŭ seksa orientiĝo. Necesas komuna solidareco por ke la socio kiel tuto funkciu. La socio pli bone funkcias se ni estas sekuraj ke ni ricevas helpon se ni ekhavas problemon,maljuniĝis aŭ devis fuĝi.Tion ni volas akiri en Hernusando per:

  • Havi atingeblecan perspektivon ĉiam en komunuma planado
  • Evoluigi sciocentron pri ricevado de solalvenintaj junulaj rifiĝintoj.
  • Ekigi traŭmatocentron en Hernusando
  • Oferti dignan flegadon kaj evoluigitan subtenon por parencoj
  • Subteni lokajn agantojn kies fokuso estas kvalito ne profito
  • Subteni la porvirinan deĵorejon kaj la formadon de porvira helpejo
  • Aktive labori por maldiskriminacio kaj pliiĝo de kompetencecoj pri multkultureco, SATQ (samseksemuloj, ambaŭseksemuloj, transpersonoj kaj kviraj personoj), genraj temoj kaj signolingvo.

 Miljöpartiet estas parto de tutmonda movado strebanta al mondo en kiu ĉiuj homoj povos vivi bonan vivon, ne malbonigante la kondiĉojn de venontaj generacioj. Nia politiko baziĝas sur la koncepto, ke ĉio interrilatas. Nia politiko baziĝas sur tri solidarecoj:

  • solidareco kun bestoj, naturo kaj la ekologia sistemo
  • solidareco kun venontaj generacioj
  • solidareco kun ĉiuj homoj en la mondo.

Miljöpartiet de Hernusando kungvidas la komunumon ekde 2010. Ni faris gravajn paŝoj por daŭripova, vigla kaj solidara komunumo. Miljöpartiet reprezentas dinamikan estradon en kiu la komunumo estu solidareca kaj lernanta organizo, kiu kuraĝigas homojn al kreskado kaj memevoluo. Ni volas ke dungitoj povu influi sian laboran situacion kaj laborhorojn por taŭgi en diversaj periodoj de la vivo. La komunumo forte batalu kontraŭ limigaj strukturoj kaj por genre egalecaj salajroj. Miljöpartiet volas pliprofundigi la laboron por demokratio kaj la dialogon kun la loĝantaro, respondece agi por longperspektive daŭripova ekonomio, strebi al demokratia verda IT kaj evoluigi Hernusandon kiel lokan, regionan kaj tutmondan renkontiĝejon.  Nun ni petas pri plua fido por gvidi la komunumo de Hernusando dum ankoraŭ unu elektoperiodo!

Dela och diskutera sidan med dina vänner

Starta ett politiskt samtal, vår demokrati mår bra av det!

Kopiera länk: